PIV 2026 · Artikolo 2023

2★bo

Litero B★ Fundamenta

2 ★ bo prefikso pergeedziĝa parenceco. ➞ bofilo, bofilino, bofrato, bofratino, bopatro, bopatrino, bobofrato, bobofratino, boamiko, boamikino; boparenciĝi.
1 Kiam geedziĝas du homoj, kiuj jam havas proprajn infanojn de antaŭaj rilatoj, ekestas pergeedziĝaj parencecoj inter la du grupoj de gefiloj, kaj ankaŭ inter la patro aŭ patrino de unu grupo kaj la gefiloj de la alia partnero. Por tiuj parencecoj oni tamen ne uzas la prefikson bo-, sed vic- 2 aŭ duon- 3.