PIV · 16598
vici/o
vici/o Z 🍁 G. (Vicia el fabacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun plume kunmetaj folioj, kies finfolieron anstataŭas ĉiro aŭ mukro, k kun ofte okulfrape koloraj floroj unuopaj, duopaj aŭ en grapoloj; subkosmopolita g. de ĉ. 140 sp-oj, pluraj kultivataj por ornamo, furaĝo (kultiva vicio) aŭ legomo (☞ fabo). ☞ latiro, pizo.
kultiva vicio. Sp. de vicio (V. sativa) el Eŭropo k Azio, unujara herbo kun purpuraj floroj, kultivata por furaĝo, naturigita en N Ameriko.