PIV · 15948
tret⁹i
tret9i (tr) Forte premi per la piedoj: treti vinberojn en tinego; ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj Z; Mi tretis la popolojn en Mia kolero X; (abs) treti en vinpremejoj X; tenu vin proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin Z; tretmuelilo. Sin. piedpremi.
treto, tretado. Ago de iu, kiu tretas.
surtreti. Pezi sur io, tretante: li surtretis la piedojn de la virino Z.
akvotreti (ntr) Vigle movi la piedojn en la akvo, kvazaŭ tretante, por flosi: kiam li volis iom ripozi, li faris akvotretadon Z.