PIV 2020 · 13414
retuŝ/i
retuŝ/i (tr)
1 Provi malaperigi detalajn neĝustaĵojn aŭ difektojn en grafika artaĵo: retuŝi foton, portreton; ŝi aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn Z; retuŝi kliŝaĵon.
2 Fari detalajn alĝustigojn al konfekcia vesto: vi devos iom retuŝi la ŝultrojn.
3 Π Perkutade modifi ŝtonspliton aŭ lamenon por finfari ilon.
retuŝo. Ago de tiu, kiu retuŝas, k rezulto de tiu ago: oni apenaŭ distingas la retuŝojn sur la pentraĵo.