← Reen al P

PIV · 11873

patriot¹o

patriot1o. Homo amanta sian patrujon k volonte servanta al ĝi: la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo Z; la dua kulpigo estas, ke ni E-istoj estas malbonaj patriotoj Z. partizano, rezistanto.
patriota. Rilata al patrioto aŭ patriotismo: celado patriota Z; patriota himno; la patriota religio L.
patriotism1o. Amo al patrujo k inklino servi al ĝi: la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas k feliĉigas Z; la patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso L. naciismo, ŝovinismo.