← Reen al P

PIV · 12534

politik¹o

politik1o
Arto de regado de socio: politiko estas la arto trompi la homojn; jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton Z.
Tuto de la ŝtataj aferoj: ekstera, interna, nacia, internacia politiko; ni ne volas nin enmiksi en la politikon de niaj najbaroj.
Maniero, kiel estas regataj aferoj de regno, entrepreno, asocio ks aŭ eventuale kiel estas plenumata iu difinita agado: la politiko de Stalino; tio ne estas realisma politiko.
politika
Rilata al la publikaj aferoj k ilia traktado: kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj Z; politika krizo, politikaj manovroj; doni al kunveno politikan karakteron.
Rilata al la riĉaĵoj k posedaĵoj de regnoj aŭ socioj: politika ekonomiko, politika geografio.
politiki (ntr) Agi kiel politikisto: malfacile estas politiki k ne polemiki.
politikisto. Homo, kies profesio estas politiko. ŝtatisto.
politikulo. Homo, kiu agadas sur la politika tereno.
politikologo. Specialisto pri politikologio.
politikologio. Scienca studado de la diversaj aspektoj de la politika vivo (partioj, balotoj, politikuloj, tendencoj, peripetioj, evoluo). geopolitiko.