← Reen al R

PIV · 13102

radikal¹a

radikal1a
👥 Atinganta la fundamenton, trafanta la bazajn principojn: radikala ŝanĝo de metodo, grandaj k radikalaj reformoj Z; fari radikalan plibonigon ni povos nur unu fojon por ĉiam Z; radikale ŝanĝi ion Z.
Σ Enskribinta en sia programo postulon de profundaj k senkompromisaj reformoj: radikala partio; la radikala alo de la liberala partio. maldekstra, ruĝa.
radikalismo. Doktrino, opiniaro de radikala partio.
radikalulo. Ano de radikala partio: la francaj radikaluloj estas nun centruloj.