PIV 2020 · 5535
★gvardi/o
★gvardi/o ⚔ Speciale elektita taĉmento aŭ regimento de armeo, komisiita pri la gardado de regnestro: imperiestra, reĝa, respublika gvardio; do kontraŭ propraj generaloj ekpafos baldaŭ la gvardi’! («La Internacio»). ☞ ariergardo, avangardo.
gvardiejo. Loko, kie staras la gvardia deĵorantaro.