PIV 2026 · Artikolo 20303

avangardo

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. avangarda
  2. avangardism/o
  3. avangardist/o
  4. malavangarda
  5. malavangardo
avangardo
1 ARME antaŭgvardio: de la avangardo algalopis soldato B
2 (figurasence) grupo de homoj, kiuj inventas aŭ aplikas novajn teĥnikojn aŭ ideojn: en tiu parto de la libro, oni ja trovos preskaŭ la tutan metrikan sistemon de versfarado disvolvitan ekde la eŭropaj poeziaj avangardoj de la 20-a jarcento FPi reĝimo, kiu konsideris sin la avangardo de tutmonda socialismo ULi la esperantistaro — tiu avangardo de la progreso ILa
avangarda rilata aŭ apartenanta al avangardo: avangardaj pentristoj ➞ abstrakta 2 li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn B
avangardismo POLI BELE BELA doktrino kaj konduto de grupo, skolo, movado k.s., kiu per aŭdacaĵoj volas roli kiel avangardo 2.
avangardisto ano de avangardismo; artisto, inventisto k.s., kiu inventas aŭ aplikas avangardajn teĥnikojn aŭ ideojn: li estis la centrulo de la «Viena Grupo», avangardistoj ĉirkaŭ la Art Club FGR
malavangarda
1 rilata al postgvardio.
2 (figurasence) rilata al ariergardo: malavangardaj produktpovaj entreprenoj Ko
malavangardo
2 (figurasence) aro de homoj, kiu bremsas evoluon aŭ progreson.
1 La vorto avangardo kaj ties derivaĵoj estas nuntempe uzataj preskaŭ nur en ties figura senco. Por la nefigura senco oni por klareco prefere uzu antaŭgvardio. Simile malavangardo k.s. estas praktike uzindaj nur por la figura senco.
➞ avano.