PIV 2020 · 16507
★ver/o
★ver/o. Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realaĵo: mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero Z; diri al iu nudan veron Z; malsaĝulo k infano parolas la veron Z; kun vero severa komercaĵo forvelkos Z; amiko estas kara, sed vero pli kara Z; la tempo ĉiam malkaŝas la veron Z; la vero ĉiam venkas B; Pilato diris al li: Kio estas la vero? N; (kun konceda nuanco) se diri la veron, mi estas ne tute senkulpa; estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto, mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon Z.
vera
1 Konforma al tio, kio efektive estas: ne ĉiu raporto estas vera vorto Z; vidu, tio estis vera historio Z; ha, se tio estus vera!; vera kiel vorto de profeto Z.
2 Ne ŝajna, ne falsita, ne imitita, aŭtentika: vera opinio montriĝas en ebrio Z; mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado Z; pli saĝa ol sep veraj saĝuloj X; la soldato ne povis sin deteni k kisis ŝin, ĉar li estis vera soldato Z; tiu estas la vera Dio N; vera amiko; li estas vera hidrargo Z (tre moviĝema); vera diamanto; 🔭 vera alto de astro; ⚓ vera direkto, kapuso (kontraste kun la ŝajnaj); vera tagmezo, horo (tiu de la meridiano de la loko, kontraste kun la horzona).
vere
1 En vera maniero; konforme al la vero: se mi demandos, ĉu vi respondos vere?; vere mi diras al vi: vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo N.
2 Efektive, konforme al la realaĵo: kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas Z; estis tia vento, ke vere oni povis antaŭeniĝi nur rampante Z; vere la Eternulo estas en ĉi tiu loko k mi ne sciis X; mi kredas, ke li estas vere malsana; ŝi estis vere tre bela; ĉu vere?.
3 Konfesinde (kun konceda nuanco): vere la vojon baras diversaj malhelpaĵoj, sed niaj progresoj estas certaj; en la nuna minuto, E., vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia, sed tre povas esti […] Z.
veraĵo. Konkreta esprimo de io vera: la fundamentaj veraĵoj de la religio, de la scienco; sed tio ankaŭ estis la sola veraĵo, kiu en la daŭro de ŝia vivo eliris el ŝiaj lipoj Z.
vereco. Eco de tio, kio estas vera, konata kiel vera: pruvi la verecon de propono; kontesti la verecon de aserto; vi ne havas la rajton dubi pri la vereco de miaj vortoj B; ili kredis tre malmulte pri la vereco de la famo Z.
verema. Inklina diri ĉiam la veron.
verigi. Agi tiamaniere, ke io iĝu vera: li meritus, ke ŝi verigu tion, kion li diris […] k vi devus nun, por lin puni, amindumi mian mastrinon! Z. ☞ kontroli, pravigi.
veriĝi. Iĝi vera: lia profetaĵo ne veriĝis.
verismo ☆ ♧ Itala naturalisma skolo.
verama. Amanta la veron k ĉiam ĝin diranta: verama amiko.
malvera
1 Mensoga: ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston X; vorton malveran virtulo malamas X; malvera kiel epitafo; (analoge) malveraj pesiloj X; malveraj atestantoj N.
2 Ne efektiva, nur ŝajna: ŝi elmontris sian tutan malveran aristokratecon Z; malvirtulo akiras profiton malveran X. ☞ falsa.
malvero, malveraĵo. Mensogo: viaj profetoj profetis al vi malveraĵon X.
vivovera. Tiel vera, kiel la vivo mem: vivovera pentraĵo, priskribo. ☞ verdira, verŝajna.