← Reen al S

PIV 2020 · 13781

★sam/a

sam/a
Estanta nedistingebla de iu aŭ io alia, pro tio, ke ĝi estas tiu ĉi alia mem; mema, identa: tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon de princino Z; ĉiuj iliaj verkoj, vortoj k agoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon Z; ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas Z; ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ 14 jaroj Z; li, kiu en ĉi tiu sama domo estis malsatinta Z; el sama tero devenas, saman sukon entenas Z; sama gento, sama sento Z; la uzado de la artikolo en E. estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj Z.
Havanta ĉiujn ecojn similajn al tiuj de io alia: ni ne uzas saman lingvon; la filo tute similas la patron: sama nazo, samaj okuloj B; via libro estas la sama, kiel la mia. Sin. egala 1.
same. En la sama maniero: tiel same ni ankaŭ diras […] Z; tiuj nervoj reagas tute same.
samo. Io sama: mi ĉiam diras la samon, ĉar estas ĉiam same; la samo okazis al li, kiel al lia frato B.
sameco. Stato, eco, per kiu du aŭ pluraj aferoj estas samaj: ilia sameco estas tiel granda, ke eĉ la patrino ne povas ilin distingi.
malsama. Diferenca, tute alia, havanta kontraŭajn ecojn: tie (en la sorĉita infano) estis du tute malsamaj naturoj, kiuj alternadis Z; paroloj k faroj estas malsamaj aferoj Z; kompreniĝado inter anoj de la plej malsamaj popoloj Z.
malsameco. Eco, per kiu io estas malsama: oni neniam vidis tian malsamecon inter du fratoj.
tutsama. Sen ia ajn diferenco.