PIV 2020 · 7883
klient¹o
klient1o
1 ♜ Plebano, metinta sin sub la protektadon de patricio.
2 Persono, kiu konfidas kutime siajn aferojn al aferisto (notario, advokato ks) aŭ sian sanon al kuracisto: «Jes!» diris la kliento, rigardante ambaŭ advokatojn Z; la juĝistoj senkulpigis mian klienton. ☞ paciento.
3 Persono, kiu aĉetas kutime ĉe iu komercisto: kliento de viandisto, de banejo, de restoracio; ŝi rekonis sian klientinon Z; multaklienta butiko.
klientaro. Tuto de la klientoj de persono aŭ vendoloko: (la kudrejestrino) timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj Z; la klientaro de dentisto.