PIV 2026 · Artikolo 18750
1meduzo
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 meduzo ZOOL gelateneca travidebla akvobesto: la libere naĝanta formo de kelkaj kniduloj. ➞ polipo, Meduzo 2.
brulmeduzo ZOOL granda bruneta meduzo, kiu produktas fortan brulsenton sur la homa haŭto; ĝi troviĝas vaste en Pacifiko kaj norda Atlantiko. genro Cyanea Sin. cianeo.
grandmeduzo knidulo kun granda naĝanta meduzo; iuj specoj forte urtikas al la homa haŭto. membro de la klaso Scyphozoa (grandmeduzoj) el la filumo Cnidaria Sin. scifozoo. ➞ brulmeduzo, vitromeduzo; hidrulo, koralulo.