← Reen al M

PIV 2020 · 10070

Meduz/o

Meduz/o Ina monstro de la helena mitologio, kiu havis serpentojn anst. haroj k aliigis en ŝtonon ĉiujn, kiuj ŝin rigardis.
meduz1o Libere naĝanta, gelateneca, travidebla generacio de kelkaj celenteruloj. polipo.
brulmeduzo. Cianeo.
grandmeduzoj. Klaso (Scyphozoa) de celenteruloj kun grandaj, naĝantaj meduzoj, el kiu kelkaj sp-oj forte urtikas al la homa haŭto. Sin. scifozooj. aŭrelio, cianeo, hidruloj, koraluloj.
vitromeduzo. Aŭrelio.