PIV · 5935
hidr²o
① hidr2o
1 ☉ Monstra akvoserpento kun sep aŭ naŭ kapoj, el kiuj ĉiu, se detranĉite, tuj renaskiĝis duobla; forklabita de Heraklo.
2 (f) Danĝero senĉese renaskiĝanta: kio do devigas nin enkonduki rompadon (en la lingvo), t.e. veki la hidron de multkapeco Z; la hidro de anarkio teruras la burĝojn.
3 ♉ G. (Hydra) de celenteruloj el la klaso de hidruloj, kun sakforma korpo k vico de tentakloj ĉirkaŭ la aperturo, vivantaj sur vegetaĵoj en nesala akvo.
Hidro 🔭 Nomo de du konstelacioj, en aŭstrala hemisfero: Vira Hidro (Hydrus), Ina Hidro (Hydra).
hidroidoj. Ordo (Hydroida) de hidruloj, al kiu apartenas hidro k ties salakvaj parencoj.
hidruloj. Klaso (Hydrozoa) de celenteruloj, al kiu apartenas hidroidoj k.a. ordoj.