PIV 2026 · Artikolo 5937
hidrangeo
hidrangeo BOTA arbusto, stara aŭ grimpa, daŭra- aŭ fal-folia, kun blankaj, rozaj aŭ bluaj floroj en apeksaj aŭ akselaj infloreskoj; ĉe iuj formoj la ĉirkaŭaj floroj, pli grandaj ol la ceteraj, estas senseksaj, senpetalaj, sed kun petalecaj sepaloj; el Ameriko kaj orienta Azio; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Hydrangea
hidrangeaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas hidrangeo. membro de la familio Hydrangeaceae (hidrangeacoj)
grandafolia hidrangeo hortensio.