PIV 2026 · Artikolo 12744

1primo

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. prima
  2. gaŭs2/a primo
  3. neprimo
1 primo MATE pozitiva entjero, kiu ne estas produto de pozitivaj entjeroj krom 1 kaj si mem: la unuaj primoj estas 2, 3, 5, 7, 11, ...
prima MATE rilata al aŭ estanta primo: du entjeroj estas primaj inter si, se ilia plej granda komuna divizoro estas 1 ili ne nepre estas primoj
gaŭs2a primo MATE gaŭsa entjero, kiu ne estas produto de aliaj gaŭsaj entjeroj krom la evidentaj: 2 estas primo, sed ne gaŭsa primo
neprimo pozitiva entjero, kiu estas produto de almenaŭ du pozitivaj entjeroj krom 1 kaj si mem: 6 estas neprimo, ĉar ĝi estas produto de 2 kaj 3 Sin. kunmetita nombro.