PIV · 14329
skafandr/o
skafandr/o ⚓ Hermetika vesto, garnita per vitra k metala kapujo, k regule provizata per freŝa aero, per kiu oni povas iri k labori subakve.
aŭtonoma skafandro. Individua spiraparato, provizita i.a. per metala ujo enhavanta aeron sub alta premo, k ebliganta submaran naĝadon sendepende de la surfaco. ☞ submara masko.
skafandristo. Metiisto, kiu laboras en skafandro.