PIV · 2371
cedrat/o
cedrat/o
1 🍁 Sp. de citruso (Citrus medica), arbeto aŭ trunkarbusto kun grandaj, 7−8 cm diametraj, plejofte longformaj fruktoj, kies dika, maleben-supraĵa ŝelo estas uzata kandite aŭ konfitite por sukeraĵoj k kukoj; origina el Hindio, kultivata en la varmaj partoj de la Mediteranea regiono.
2 👥 Frukto de cedrato 1.
cedratujo. Cedrato 1.