PIV 2026 · Artikolo 2370
★cedro
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ cedro BOTA konifera monoika arbo kun vintrodaŭraj pingloj (unuopaj sur junaj ŝosoj, pluropaj sur ŝosetoj) kaj kun staraj konusoj cilindroformaj aŭ barelformaj;el la montaroj de norda Afriko ĝis Azio, forstumataj por neputrema ligno, ĝardene kultivataj por ornamo kaj liverantaj esencon. genro Cedrus majesta kiel cedroj MT ➞ pinaco.
cedra rilata al aŭ farita el cedro: la traboj de nia domo estas cedraj MT
atlas3a cedro cedro, el norda Afriko, kun ofte bluverdaj pingloj. specio Cedrus atlantica
himalaja cedro deodaro.
lebanon1a cedro cedro, el Libano, Sirio kaj Turkujo, tre parenca al la atlasa cedro, sed kun plata branĉaro ombrelforma. specio Cedrus libani Salomono uzis la lebanonan cedron por la rekonstruo de la templo en Jerusalemo