PIV 2026 · Artikolo 2372
cedrelo
cedrelo BOTA arbo, simila al ailanto, kun longaj plume kunmetaj folioj, kiuj same kiel la ligno enhavas aromajn substancojn; el tropika Ameriko. genro Cedrela ➞ meliaco.
odora cedrelo cedrelo, kies bruna pora ligno estas uzata i.a. por fabrikado de mebloj por konservi vestojn. specio Cedrela odorata