PIV · 10116
meli/o
meli/o 🍁 G. (Melia el meliacoj) de arboj kun daŭraj, unu- aŭ du-oble plume kunmetaj folioj; tropika g. de 3 sp-oj el la tropika Malnova Mondo, i.a. M. azedarach, el Azio k Aŭstralio, kultivata por ornamo (pro lilak-koloraj k ‑odoraj floroj), ligno (uzata i.a. por muzikiloj) k fruktoj, kies endokarpo («nukso») estas uzata por fari rozariojn.