PIV 2026 · Artikolo 10117
meliloto
meliloto BOTA florplanto — unu- aŭ du-jara herbo — parenca al trifolio kaj medikago, kun ovalaj trifolieraj folioj kaj kun floroj en grapoloj, kutime blankaj aŭ flavaj; el Eŭropo, norda Afriko, Etiopujo kaj Azio; kelkaj estas kultivataj por furaĝo. genro Melilotus ➞ fabaco.
oficina meliloto meliloto, kun pivotradiko, kun dolĉa odoro; kun flavaj floroj, kiuj produktas guŝojn kun unu semo; medicine uzata i.a. pro enhavo de kumarino. specio Melilotus officinalis