PIV · 10063
medikag/o
medikag/o 🍁 G. (Medicago el fabacoj) de plantoj – unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj k arbustetoj – kun trifolieraj, grandstipulaj folioj, kun unuopaj aŭ kape ariĝintaj floroj k kun kurbaj aŭ helice tordaj guŝoj; ĉ. 85 sp-oj el Eŭropo, Azio k Afriko, i.a.:
arbusta medikago (M. arborea), el la Mediteranea regiono, flavflora tufarbusto pororname kultivata.
kultiva medikago. Luzerno.
lupola medikago (M. lupulina) unujara herbo kun tre malgrandaj, flavaj floroj en ovalaj kapoj, k kun renforma, nedehiska guŝo; en kelkaj lokoj uzata kiel verda sterkaĵo.