PIV 2026 · Artikolo 9659

luzerno

Litero L

luzerno BOTA speco de medikago, plurjara herbo kun staraj tigoj, kun trifolieraj folioj, kun ĝenerale bluaj aŭ violetaj floroj en oblongaj densaj grapoloj, kaj kun helicaj guŝoj; ofte kultivata furaĝplanto, origine el sudokcidenta Azio, naturigita en Eŭropo kaj Nord-Ameriko. specio Medicago sativa Sin. kultiva medikago.