PIV · 2373
cefal/o
cefal/o ❤ Kapo 1 (en kunmetaĵoj): cefalalgio (kapdoloro); cefalospina likvo (cerbospina likvo); brakocefala trunko; cefalotorako. Rim. La vortoparto cefal troviĝas en iuj neanalizeblaj anatomiaj aŭ zoologiaj nomoj: cefaleo, cefalopodoj k.a..
cefala. Rilata al la kapo: cefala indico (rilatumo, esprimata per elcentoj inter la larĝo k longo de la kranio). ☞ larĝkraniulo, longkraniulo.