PIV 2026 · Artikolo 10119

meliso

Litero M

meliso BOTA plurjara herbo hejma de Eŭropo ĝis sudokcidenta kaj meza Azio. genro Melissa ➞ lamiaco.
oficina meliso, citronmeliso speco de meliso: spica herbo kun citronaj odoro kaj gusto, kultivata por esenco riĉa je citralo kaj citronelalo, uzata i.a. por medicino kaj likvoroj; origine el suda Eŭropo, sed naturigita en norda Afriko, Nord-Ameriko k.a. specio Melissa officinalis ➞ citronelo, citronherbo, citronverbeno, melisakvo.