← Reen al M

PIV · 10363

mile/o

mile/o 🍁
(ss) Sp. de panico (milia panico), unujara herbo kun tre malmolaj, brilaj, glataj grajnoj; malnova grenplanto origina el C Azio, kultivata en la varmaj landoj k S Eŭropo por grajnoj uzataj por fari panon k kaĉon k por nutri hejmajn k kortajn birdojn.
(vs) Nomo de pluraj grenplantoj, same uzataj kiel mileo 1, precipe el la g-oj panico (mileo 1, = milia panico), setario (birdmileo, = Italia setario) k sorgo (mileego, = dukolora sorgo).  milio.
mileego. Dukolora sorgo.
birdmileo. Italia setario.