PIV · 15666
★tikl/i
★tikl/i (tr)
1 Kaŭzi, per delikataj k ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo sensaĵon, kiu estigas konvulsian ridon: la patrino tiklis sian bebon per plumeto; karesu, se vi volas, sed ne tiklu! ☞ juki.
2 (f) Agrable eksciti: la odoro de la rostaĵo tiklis ĉies nazojn; tikli ies vantecon, humursenton; ĉu ĝi infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro k honoro? Z.
tikla
1 Tia, ke ĝi tiklas: tikla ektuŝo de herbo; (f) li priskribis balon en la plej tikla maniero Z.
2 (f) Tia, ke ĝin oni devas tuŝi delikate: inter nobeloj tio ĉi estas tiklaj aferoj Z; tio estas lia tikla punkto Z; jen vere tikla demando.
tikladi. Tikli dum relative longa tempo: lernu do via fingret’ tikladi cicon elastan W.
tiklo, tiklado. Ago de iu, io tiklanta: nun ankoraŭ min atakas tiklo de deziro Z; la infano sentis tikladon en la stomako Z; nun vi baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato Z; tiklado de ies orgojlo.
tikliĝema. Sentema ĉe la tiklado, facile reaganta al tiklado.