PIV 2020 · 3938
epidemi¹o
epidemi1o ⚕ Infekta malsano, samtempe k samloke trafanta multajn individuojn elmetitajn al samaj influoj: gripo, pesto estas epidemioj; epidemio de ĥolero. ☞ endemio.
epidemia. Rilata al epidemio, havanta tiajn ecojn: epidemia plago; (f) epidemia entuziasmo, idioteco Z. ➞ epidemicentro.
epidemiologio. Studesploro de la epidemioj.