PIV · 13237
★reciprok/a
★reciprok/a (pp ago, sento de du personoj aŭ efiko de du objektoj) Tia, ke unu el ambaŭ agas, sentas aŭ efikas kontraŭ la dua ĝuste tiel same, kiel la dua kontraŭ la unua: inter virtuloj ekzistas reciproka favoro X; reciproka amo, konfido, antipatio; reciprokaj insultoj B.
reciproke. En reciproka maniero: oni ĵetadis al si la ostojn reciproke en la vizaĝon Z; ili reciproke sin kisis k karesis Z; tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn k infanojn Z; antaŭ nia morto ni kore nin pardonu reciproke; ni promesis al ni reciproke fidelecon Z; ili komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian, amas sin reciproke k premas al si reciproke la manojn Z.
reciproki (tr) Reciproke doni, sendi: mi reciprokas viajn bondezirojn; reciproki saluton. ☞ inter-.
reciproko (pp nombro) = la inversa nombro.
reciprokeco. Eco de io reciproka: reciprokeco de la donacoj, de la malbonaj pritraktoj.