← Reen al T

PIV · 15796

toni/o

toni/o
Stato de malforta kontrahiĝo de la muskoloj, ne estiganta moviĝojn: tonio estas necesa al la teniĝo de la korpo; viscera tonio. klonuso.
Koncentriteco de solvaĵo, rilate kun osmoza premo.
toniigo
Pliigo de tonio 1.
Aktivado de la nervoj, kiuj regas tonion 1: simpatotoniigo, vagotoniigo.
toniiga, tonidona. Pliiganta la tonion.
hipertonia
Havanta tonion pli grandan ol la normala.
(pp solvaĵo) Pli koncentrita ol komparata solvaĵo.
hipotonia
Havanta tonion pli malgrandan ol la normala.
(pp solvaĵo) Malpli koncentrita ol komparata solvaĵo.
samtonia (pp solvaĵo) Same koncentrita kiel komparata solvaĵo.
sentonio. Malesto de tonio. atonio.