PIV · 13143
rakit/o
rakit/o ⚕ Osta deformiĝo, karakteriza de rakitismo.
rakita. Prezentanta tiajn deformiĝojn.
rakitismo. Infanaĝa malsano, karakterizata de perturboj en la ostiĝado k de skeletaj deformiĝoj: rakitismon kaŭzas manko de vitamino D3.
rakitodona, rakitogena. Tia, ke ĝi estigas rakitismon.