PIV · 893
anticip³i
anticip3i (tr)
1 Uzi, alproprigi antaŭ la deca aŭ kutima tempo: anticipi siajn rentojn; anticipi plezuron; (analoge) anticipi la rezultojn de baloto; anticipi la faktojn (rakonti postvenintajn faktojn antaŭ ol la antaŭirintajn); ne ĝoju jam, vi anticipas mian decidon!.
2 Fari, plenumi antaŭ la tempo: anticipi pagon de ŝuldo; anticipi sian rehejmiĝon; (f) anticipita maljuneco.
3 Antaŭtempe imagi, elpensi: la sciencfikcio ofte anticipas la novajn inventojn.
anticipo. Ago de tiu, kiu anticipas: ĝui per anticipo la estontan feliĉon; romano de anticipo.
anticipa. Rilata al anticipo: anticipa pago, vojaĝo; anticipaj dankoj.