PIV · 16079
★trot/i
★trot/i (ntr)
1 (pp ĉevaloj ks) Iri per regulaj paŝoj, pli rapidaj ol la promena marŝo, alterne levante la diagonalan paron da kruroj kun mallonga intervalo, dum kiu la korpo iel ŝvebas. ☞ ambli, galopi.
2 (pp homo) Rapide marŝi per mallongaj paŝoj: la aliaj (infanoj) trotis antaŭen Z; ŝi gaje trotis al la rendevuo; foiraj helpistoj, kiuj kuris post ili, hundosimile trotante Z.
troto. Tiu irmaniero.
trotado. Agado de iu, kiu trotas: juĝi ĉevalon laŭ ĝia trotado; doktoro, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon Z.
trotigi. Fari, ke ĉevalo trotu, precipe por elmeti ĝiajn kvalitojn antaŭ juĝantoj.
trotilo. Skutilo.