PIV · 7087
★kaj
★kaj. Konj., signifanta «plie, aldone» k uzata por ligi du samfunkciajn sintaksajn unuojn, t.e.: du vortojn: patro kaj frato; finita kaj glatigita Z; ekstere kaj interne Z; antaŭ kaj post; du propoziciojn: li koleras kaj insultas Z; ŝi povis kompreni, ke Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis Z; du frazojn: «mi pagos al ŝi por tio ĉi!» kaj ŝi tuj kuris bati ŝin Z. ☞ plus. ➞ kaj-funkcio, kaj-ligaĵo, kaj-signo. Rim. 1 Se la samfunkciaj elementoj estas pli ol du, oni normale intermetas kaj inter la antaŭlasta k la lasta: plumoj, krajono kaj inksorbilo Z; li kuris, falis kaj ploris. Sed, por aparta insisto, oni ripetas kaj antaŭ ĉiu elemento: al la bona knabo ni alportos kaj frateton kaj fratineton Z; kaj ilia amo kaj ilia malamo kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis Z; uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton Z; li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn Z. ☞ kiel…, tiel ankaŭ; ne nur…, sed ankaŭ. Rim. 2 Kiam la sama partikulo aŭ adv. estas ripetita ĉiuflanke de kaj, la koncerna vorto akiras nuancon de daŭrigo aŭ intensigo: pli kaj pli Z; plue kaj plue Z; tre kaj tre Z. ☞ interpozitivo. Rim. 3 Prop. enkondukita per kaj povas havi la saman signifon kiel suplementa inf-o aŭ kompletivo: estu tiel bona kaj prenu la lampon Z (preni); ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj traduki […] Z (ke vi traduku); en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis […] X (preni). Rim. 4 Du vortoj, dependantaj de sen, estas ligitaj per kaj, se oni konceptas ilin strikte ligitaj laŭsence: strangaj kreskaĵoj sen tero k bazo B; malsaĝuloj kreskas mem sen plugo k sem’ Z.