PIV · 12972
pterid/o
pterid/o 🍁 G. (Pteris el pteridacoj) de filikoj kun 1−4-oble plume dividaj folioj, sur kies dividaĵoj la soroj sidas eksteraflanke, laŭlonge de la subenvolviĝinta rando; kosmopolita g. de ĉ. 250 sp-oj, pluraj kultivataj por ornamo. ☞ cistopterido. ➞ pteridio.
pteridofitoj 🍁 Filumo (Pteridophyta) de plantoj sen floroj k sen semoj sed kun tipaj vaskuloj (vaskulaj kriptogamoj); du generacioj: malgranda gametofito talforma (☞ protalo) k granda, vaskulohava sporofito, kies folioj (tigoj ĉe psiloto), portas la sporujojn; 9 800 sp-oj el 232 g-oj. ☞ ekvizeto, filiko, likopodio, selaginelo.