PIV · 5653
haltron/o
haltron/o ☐ Aparato, aplikanta la fenomenon de Hall k konsistanta el strioforma folieto de taŭga materialo, tra kiu kurento fluas, k kiun magneta flukso penetras perpendikle al la kurentodirekto k al la folieta ebeno; tiam perpendikle al la flukso estiĝas tensio (haltrona tensio) inter la koncernaj du randoj de la folieto.