PIV 2026 · Artikolo 13191
★rato
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ rato
1 ZOOL mamulo, ronĝulo, parenca al la musoj, sed pli granda kaj kun tre longa vosto; iuj specoj faras gravan malutilon al homoj. genro Rattus tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato Z kontentigi la katon kaj kune la raton Z ➞ muso, lemo 3; rathundo, ratkaptilo.
2 (figurasence) homo, kiu avidas enspezon: malsaĝaj feniciaj ratoj B
brun1a rato speco de rato ĝenerale bruna aŭ malhele griza, sed sube pli pala; ĝi povas esti duoble pli granda ol la nigra rato; ĉiomanĝa, ĝi faras gravan malutilon al homoj. specio Rattus norvegicus
moskorato ondatro.
nigra rato speco de rato nigra ĝis hele bruna, sed sube pli pala; ĝi faras gravan malutilon al homoj, ĉar ĝi manĝas diversajn agrikulturaĵojn. specio Rattus rattus