← Reen al K

PIV · 7361

★kapric/o

kapric/o
Subita, nekonstanta, neantaŭvidebla k senmotiva volo: infana kaprico; ŝi estas plena je pacienco por viaj kapricoj Z; kapricoj de grandsinjoroj k multego da kreditoroj Z; vi devas klini vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj Z; ĝi rakontas, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico Z. grilo, muŝo.
Neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo: kapricoj de la modo, de la fortuno; la kapricoj de la elektra forto B; ni suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto Z.
kaprica. Aganta laŭ kapricoj:
kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino Z;
kaprica pluvo B; ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj Z. arbitra, fantazia, freneza, stranga.
kaprice. En kaprica maniero.
kaprici (ntr) Havi kapricojn: ĉe stomako malsata ne kapricas palato Z; tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis X (pri la manĝaĵo).