PIV · 10621
morfin¹o
morfin1o. Unu el la alkaloidoj, ekstraktataj el opio, C17H19O3N, k uzata kiel dormiga k analgeza substanco, precipe per subhaŭtaj injektoj: morfino estas unu el la ĉefaj drogoj pro ĝia ega dependiga kapablo; morfinomanio.
morfinismo. Kronika toksiĝo per morfino aŭ ties saloj.
demorfinizo. Kuraca dekutimigado de morfinomanio.
dietilmorfino. Heroino.