← Reen al T

PIV · 15653

★tiel

tiel.
I - Cirkonstanca morfemo
signifanta: a) ) «en tia maniero»: vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, k tiel la sekreto promenados sen fino Z; bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo Z; nur tiel vi povos eliri el via embaraso; ĉu vi iam vidis, ke mi kun certeco raportis: «tiel estas», k en vero ne estis tiel? Z. tiamaniere. b) «en tia grado»: estu tiel afabla k alportu al mi la seĝon; ĉar vi estas tiel servema, mi faros al vi donacon Z; tiel arogantan junulon mi ankoraŭ ne vidis.
anoncanta komparan subpropozicion, kun la samaj du signifoj: a) ĉu ne estas tiel, kiel mi diris al vi? Z; elparolu tiel, kiel mi montris al vi Z; kiel oni sternas, tiel oni dormas Z; tiel same, kiel mi en la momento ne estas ia naciano, tiel same mi ankaŭ sentas, ke mi estas nur homo Z; b) li estas tiel forta, kiel mi Z; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj Z; la kreado de vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas Z; mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Z.
anoncanta konsekvencan subpropozicion, kun la samaj du signifoj: a) mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj Z; b) la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi Z; la provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj k tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis tuj post la naskiĝo Z; oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron Z; nur se homo vin tiel ekamus, ke vi estus por li pli ol patro k patrino […] Z.
II - La sama, uzata kiel konj.:
memstare, por enkonduki prop-on, en kiu adj.adv. montras la kaŭzon de la antaŭa prop.: ĝi verŝajne havis la aĝon de duono da jarcento, tiel malnova ĝi aspektis Z; kiam ŝi ekvidis sian vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna k malbela ĝi estis Z; eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi Z; mi tion ne aŭdus, tiel ĉiam ankoraŭ brulas la sango ĉirkaŭ mia orelo, sur kiun vi donis al mi vangfrapon Z.
duope kun antaŭa «kiel» por esprimi progreson, pliampleksiĝon, superan gradon ĉe la dua prop.: tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj Z; muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago X; ŝi estas kompetenta kiel en la mastrumado, tiel en la artoj Z. ankaŭ 2; kaj… kaj….
tiela. Akcentita formo de «tia»: mi sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi neniam vidis! Z.
tiele. Adv. kun la strikta senco «laŭ tia maniero»: kredu al mi, tiele estas pli bone! Z; li direktis konsternitan rigardon al la tero k longe staris tiele Z; pro tio tiele diras la Eternulo […] X; «Tiele parolis Zaratuŝtro» (verko de Niĉeo).