PIV · 15652
★tie
★tie. En tiu loko: kion vi faras tie? Z; mi restas tie ĉi Z; (f) la vorto «ĝardenon» staras tie ĉi en akuzativo Z; ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj, sed tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj Z; oni suferas tie, kie oni estas vundita; kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas Z; for de tie ĉi! Z; tien metu lavujon Z; sendu tien por rigardi Z; li maltrankvile paŝas en la ĉambro tien k reen Z; kie dento doloras, tien iras la lango Z.
tie k tie, tie k ĉi tie. En kelkaj disaj lokoj: la grajnoj falis hazarde, tien k tien.
tiea, ĉi-tiea. Ekzistanta en tiu, en ĉi tiu loko: la tieaj produktoj; la ĉi-tiea publiko estas severa.
tieulo. Homo vivanta en tiu loko.