PIV · 5005
galop/i
galop/i (ntr)
1 (pp ĉevaloj ks): Kuri per la plej rapida kurmaniero, en kiu la kvar piedoj samtempe delasas la grundon ĉe ĉiu paŝego: (f) la struto, kiu galopas tra la dezerto Z. ☞ ambli, paŝi, troti.
2 Rajdi tiamaniere: la dio de la dormo galopis antaŭen Z.
3 (f) Tre rapide iri: vortgalopi tra la Patronia; (tr) li galopis sian rolon.
galop1o
1 Tiu kurmaniero.
2 (f) Tre rapida kuro.
3 𝅘𝅥𝅰 Bavara aŭ hungara danco, kun tre rapida takto.
galope. Per galopo: (f) la buboj galope forkuris B; ni forrajdos galope Z.
forgalopi. Forkuri galope.