PIV 2020 · 5004
★galon/o
★galon/o ▦ Pasamento, alkudrita sur vesto por ĝin ornami, aŭ sur diversaj partoj de armea uniformo por montri la rangon: ⚔ serĝentaj galonoj; li perdis siajn galonojn (estis degradita). ☞ epoleto, ŝultrosignoj.
galoni (tr) Ornami, borderi per galono: galonita jako.