PIV 2026 · Artikolo 5716
hasti
hasti ntr rapidigi siajn movojn por pli baldaŭ plenumi ion; agi kun rapideco nekutima aŭ nenormala: je la siblo de la kugloj, li hastis al la tranĉeo homoj hastis tien kaj reen ALö ne hastu fari vian taskon, vi disponas la tutan necesan tempon la greka polico hastis aresti la ĉefredaktoron RPi mi vere tro hastis pri mia juĝo HGK kiel hastas la tempo, forportante nin al la eterneco! VVi
hasta tre aŭ tro rapida; farita sen matura pripenso aŭ preparo: hasta manĝo hasta adiaŭo hasta konkludo ju pli haste, des malpli rapide li haste kaŝis sin en lasta vico KKa
hasto deziro, ke io estu tuj farita; senpacienca penado atingi celon: letero skribita kun hasto ŝi sentis haston edziniĝi kaj liberiĝi el la familia atmosfero
hastema rapidema; neniam volanta perdi tempon.