← Reen al H

PIV · 5715

haspel/o

haspel/o
Lata ligna aŭ metala tamburo, kiu rotaciante surprenas fadenon, faras haspelaĵon k samtempe mezuras la fadenon.
Ŝafto aŭ pulio (haspelrado), sur kiu tirŝnuro volviĝas k kiu servas por surbobenigi k mezuri izolitan draton.
haspeli (tr) Volvi sur haspelon fadenojn k fari el ili faskojn.
haspelaĵo. Volvaĵo de fadeno (ofte mil m), forprenita de la haspelo.