PIV 2020 · 5785
helik²o
helik2o
1 ♉ Molusko (Helix k.a. g-oj) el la klaso de gastropodoj, pulmohava, kun diverskolora, spirala konko, k vivanta sur teraj vegetaĵoj. ☞ limako, bukceno.
2 = kokleo.
3 💻 Volvita A (@).
helika. Rilata al helikoj.
helikaĵo 🍴 Molaj partoj de heliko preparitaj kiel manĝaĵo.
helikforma. Simila al la formo de la helika konko: helikforma ŝtuparo.