← Reen al L

PIV 2020 · 9399

★limak/o

limak/o
(ark.) = gastropodo: havi kun si sian propran domon kiel la limako la sian Z.
Surtera molusko (Limax k.a. g-oj) el la klaso de gastropodoj, relative granda besto sen konko, manĝanta precipe vegetaĵojn. bukceno, heliko, testacelo.
limaka. Rilata al la limako: (f) ĉu mia spirito devas lasi alligi sin al la limaka irado de la materio? Z.
limaki (ntr) Malrapide iri, kiel limako.
marlimako. Grupo de senkonkaj, maraj moluskoj supraĵe similaj al limakoj, responda al la ordo Nudibranchia.