← Reen al K

PIV · 7282

kandidat¹o

kandidat1o. Homo, kiu aspiras al ofico, posteno aŭ titolo k oficiale konigas sian aspiron: kandidato al parlamento, al la posteno de direktoro, al la gimnazia diplomo; kandidatino por ĉambristino Z; (f) por la rolo de L.I. E. estas nun la sola kandidato en la tuta mondo Z.
kandidati. Klopodi kiel kandidato, por ricevi postenon, oficon ktp: kandidati por io.
kandidatiĝi. Prezentiĝi kiel kandidato. ambicii, aspiri, celi.
kandidateco. Stato de kandidato.